AWA

Maskobalo

Track byPersone

0
0
  • 2016.09.16
  • 4:15
AWAで聴く

歌詞

Bonvenon al la granda maskobalo! Bonan matenon! Ĉu vi bonfartis en la sonĝ'? Bonan alvenon! Al la vera mond' Jen la realeco Banĉambre de spegul' Rigardas vin kompate Vizaĝ' de sentaŭgul' Vi havas taskon Ne estas tempo por konsol' Elektu la maskon Por via hodiaŭa rol' Armita per rideto Vi iru al konker' Malantaŭ ĝojtavolo Kaŝiĝas la mizer' Bonvenon al la granda maskobalo! Miloj da ridetoj el paper' Nenio estas vero en la halo Sed aliflanke, kio estas ver'? Jen la foiro Kie vendatas ĉio ajn Plena je miro Gapas vi antaŭ bril' kaj ŝajn' Vi kuras en la rondon De l' gaja maskular' Dancanta por forfuĝi De l' frosto kaj amar' Bonvenon... Bonvenon... Bonvenon al la granda maskobalo! Nenio estas vero en la halo Sed aliflanke, kio estas ver'?

このページをシェア

Personeのアルバム

Persone
の他の曲も聴いてみよう
AWAで他の曲を聴く
はじめての方限定
1か月無料トライアル実施中!
登録なしですぐに聴ける
アプリでもっと快適に音楽を楽しもう
ダウンロード
フル再生
時間制限なし