Mi brilu plu Ĉio lantas - ĉu vivon vivas ni Aspiroj vantas - trivita melodi' Sen elir' Ĉu iu povas vivi nur en iluzi' Jen nova dio, jen nova stulta krim' En la kuliso, en la pantomim' Aŭdu min Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi' Mi brilu plu Mi brilu plu Dum mia koro ploras, Kaj ŝminko jam malgloras, La mien' - plu ridas La estonteco, ne estas en program' Jen korĉagreno, jen malsukcesa am' Sen elir' Ĉu iu povas diri kial vivas ni Mi iĝas certa (certa, certa, certa) Akomodiĝas jam Mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta) Kaj elkotiĝas jam Ekstere nun tagiĝas Sed mi en la mallum' sopiras al liber' Mi brilu plu, Mi brilu plu, (yeah) Ooh, dum mia koro ploras, Kaj ŝminko jam malgloras, La mien' - plu ridas Anim' pentrita laŭ flugil' de papili' La fabelo kreskas plu, sed restos la defi' Flugas mi - amik' Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu) Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu) Persiste kun grimac' Kaj sen kapitulac' Ooh, brilu plu Ooh, impone nun, demone nun Sindone nun mi penas iri plu Plu, brilu plu Plu, brilu plu Plu! Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu...)